2016.11.05 21:50
Bonvenon al la nova retejo de KAEM.
Antaŭ kelkaj jaroj, Korea-flanka KAEM provis konstrui retejon por la Azia Movado. Tiam oni provis konstrui ion kompletan por gastigi la ĝeneralan movadon en Azio. Ni devis ‘Esperantigi’ la programaron per mano sen scio pri Esperanto. La rezulto estis vere malkontentiga, kaj nun ĝi estas tute forgesita kaj forlasita, dum kelkaj jaroj.
KAEM daŭre rolas kiel grava motoro de la Azia Movado, sed ne havas taŭgan retejon, kaj tio kaŭzas iom da malfacilaĵoj. Jen do estas nova retejo proponata, ĉi foje laŭ malsamaj principoj.
(1) Utiligo de bone funkcianta programaro – Tio estas WordPress. Oni-dire japana JEI estas nun renoviganta sian retejon per WordPress, ĉar ĝi ne nur estas tre bonkvalita programaro, sed ankaŭ estas jam Esperantigita!
(2) Fokusigo ĉefe al KAEM centraj agadoj, ne provante kovri plurajn movadojn, el diversaj lokoj de Azio. La retejo restu kiel ĉefa ilo por KAEM agado.
Kaj do jen estas la prova rezulto. La ĉefa menuo diras ĉion.
Ĉefa PaĝoRaportoj/novaĵoj lastatempaj.Pri KAEMOficialaj klarigoj pri KAEM, organizo/membraro/fonduso/enda agadoAzia MovadoListo de eventoj en diversaj landoj laŭ tempo-ordo por facila serĉoKAEM BultenoKompilo de perioda eldonaĵoProjektojKlarigoj pri projektojRicevi peton de kandidataj agadoj pri ajna projektoOpiniojForumo por liberaj opinioj
Ni esperas, ke KAEManoj ŝatus ĝin. Se sufiĉe da konsento venas, mi oficiale provos forigi la malnovan/ne-funkciantan kaj instali la novan al “www.EsperantoAzia.Net”.
— Nomota, 2015-11-03.