2021.05.09 23:03
La 16an de majo la venontan dimanchon d-ro So Jinsu rete prelegos pri la historio de azia Esperanto-movado post la jaro 2000.
Tio estas la tria prelego pri la historio kadre de la preleg-serio organizata de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj prezentata la trian dimanĉon ĉiumonate. Vidu la retejon;
http://aea.esperanto.org.au/eo/prelegserio-zoom/
La prelegonto estas eks-prezidanto de KAOEM kaj nun estrarano de UEA pri azia-oceania movado. Ne maltarfu la okazon, 16:00 - 17:00 Sidnej-tempe (UTC+10)
En marto kaj en aprilo d-ro So Gilsu prelegis pri la historio inter 1965 kaj 1995 je komenco kaj strategio.
Oni povas spekti tion jene;
https://youtu.be/FTB6pFMZqG4 kaj http://www.youtube.com/watch?v=wxnq_s1Cx4E
La preleginto starigis la fundamenton de la azia movado.
(Rekomendas INUMARU Fumio)