2017.07.13 21:20
La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4)
SAS-4 (2017): Bengaluro, Barato
Retejo: https://baratejo.wordpress.com/sud-azia-seminario/sas4barato/
Temo: Loka kulturo – Monda civitano
Kiam: Vendrede la 13an ĝis lunde la 16an de oktobro 2017
Kie: Indian Social Institute, Bengaluro, Barato
Aliĝilo: Jen la SAS-4 aliĝilo (http://bit.ly/sas4-alighilo)
Aliĝkotizoj: Kiel promesite, ne estas altaj!
La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:
A-Landanoj: 20 eŭroj
B-Landanoj: 10 eŭroj
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
B: Ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
La kotizoj estas pagendaj surloke en Bengaluro, dum SAS-4.
Bonvolu noti, ke aliĝontoj devus krome pagi (rekte al la SASejo, Indian Social Institute) por manĝado kaj loĝado.
La aliĝkotizo NE inkluzivas tiujn pagojn. Aliĝintoj ricevos retmesaĝon pri loĝado.
La 3a SAS: https://baratejo.wordpress.com/la-3a-sud-azia-seminario-de-esperanto/