2018.07.15 15:07
(El raporto de s-ro Hori Jasuo)
Informoj pri la 53a Esperanto-Sumoo kiu okazis en julio de 2018.
Perfektaj venkintoj (15 venkoj): 263 el 286 (91,95%)
En tiu ĉi sumoo proporcio de perfektaj venkintoj estis tre granda eble pro mallonga sumoo-periodo. Ĝis nun kutime la proporcioj estis ĉirkaŭ 80%.
Kvanto de legitaj paĝoj: pli ol 7 000 paĝoj
*Averaĝe unu homo legas 60 paĝojn dum 15 tagoj de la sumoo.
Komentoj:
1. En julio malmultiĝis partoprenantoj. La kaŭzoj estis feriado de svisaj gelernantoj kaj malmultiĝo de japanaj partoprenantoj.
2. Partoprenantoj el DR Kongo multiĝis eble dank’ al Sebuhore, kiu instruas Esperanton en DR Kongo kaj Ugando.
3. Malaperis partoprenanto el Oceanio.
4. Koreoj partoprenis en la internacian grupon el sia propra korea grupo.
5. Por tiu ĉi sumoo laboris Yu (Ĉinio), Aleksander (Pollando), Siva Naga (Barato), Ha (Vjetnamio), Raphael (Japanio), Arase (Japanio), Jasuo (Japanio), Vasil (Turkio), Pradip (Nepalo), Anjo (Hungario), Rafaelo (Brazilo), Majo (Koreio) kaj Jitka (Italio). Monsano (Japanio) prizorgis sian japanan grupon. Prizorgas nian retejon kaj diplomon Krystyna (Pollando). Ni danku al tiuj kunlaborantoj.
Nia retejo: http://www.esperanto-sumoo.pl/
Sumoo en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Sumoo
Fejsbuko:https://www.facebook.com/groups/759066970888217/?fref=ts
Mi sendas g^ian analizon al vi. HORI Jasuo (Japanio)
Analizo. Partoprenantoj: 286 el 31 landoj
Ŝanĝiĝo de la nombroj de partoprenantoj:
Januaro 2017 : 366 el 29 landoj
Marto 2017 : 360 el 30 landoj
Majo 2017 : 385 el 31 landoj
Julio 2017 : 335 el 31 landoj
Septembro 2017 : 283 el 32 landoj
Novembro 2017 : 299 el 32 landoj
Januaro 2018 : 311 el 34 landoj
Marto 2018 : 303 el 34 landoj
Majo 2018 : 337 el 33 landoj
Julio 2018 : 286 el 31 landoj