www.esperantoazia.net (kaoem.esperanto.or.kr)
Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto Movado - Oficiala Retejo de KAOEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

Okazos la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019


La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.


 

Laŭtaga skizo de Panchhase-Piedvojaĝo:


la 26an de februaro: Alveno, enhoteliĝo kaj bonvenigo

la 27an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 28an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 1an de marto: 6-hora veturado de Katmanduo al Pokhara (820m)

la 2an : 4-hora marŝado de Pokhara al Pumdi (1520m)

la 3an : 5-hora marŝado de Pumdi al Panchhase Vanjang (2500m)

la 4an: 6-hora marŝado de Panchhase al Bhadaure (1670m)

la 5an: 6-hora marŝado de Bhadaure al Naudada (1515m)

la 6an: 6-hora marŝado de Naudada al Pokhara

la 7an: Reveno de Pokhara al Katmanduo

la 8an: Libera tago kaj Adiaŭa Vespero

la 9an de marto: Foriro

 

Se vi havos intereson pri la Renkontiĝo, kontaktu:

Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal.

Telefono:00977-9841273761  Retadreso: [email protected]

Retejo : www.esperanto.org.np




13a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2019 26a februaro ĝis la 8a marto 2019 Featured

13a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2019 26a februaro ĝis la 8a marto 2019

Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj vilaĝaj hoteloj. Ĉiuj manĝkostoj en viaj partoprentagoj kaj aliaj kostoj (enirpagoj,vojaĝpermesiloj kaj transportoj ktp) en 
Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto sed tiu ne kovras asekuron. La kotizo estas kalkulita ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 150
eŭrojn po tage, multaj niaj servoj estas volontulaj servoj de nepalaj esperantistoj.


Download Brochure





No. Subject Author Date Views
35 Oktobra Renkontiĝo de KAOEM Atusi 2021.09.04 2130
34 La 10a Azia-Oceania Kongreso Atusi 2021.06.29 4786
33 2a TAO - Tago de Azio kaj Oceanio 2021 Atusi 2021.06.29 5212
32 Retaj prelegoj pri azia Esperanto-movado: la tria la 16an de majo KAEM 2021.05.09 7848
31 “Maja Renkontiĝo de KAOEM” KAEM 2021.05.09 7846
30 Retejo de KAOEM esperanto 2021.03.30 10624
29 Tago de Azio kaj Oceanio - kadre de “MondaFestʼ 2020” (26a junio 2020) esperanto 2020.06.19 50626
28 La 107a Esperanto-Kongreso de Japanio KAEM 2020.01.24 49307
27 El lastatempa kaj venontjara azia movado file esperanto 2019.10.14 49881
26 Memlingo - Lernilo por Aziaj lernantoj esperanto 2019.09.15 53968
25 Bulteno por aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto file esperanto 2019.03.06 54529
24 Aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso (ĝis la 9a de aprilo 2019) file esperanto 2019.02.21 63795
» La la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26a feb~8a mart 2019) esperanto 2018.12.21 61342
22 La 37a Komuna Seminario: 29a april ~ 3a maj, 2019, Da Nang, Vjetnamio esperanto 2018.11.17 69642
21 Aliĝilo al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (aprile 2019) file esperanto 2018.08.19 75995
20 La 53a E-Sumoo finiĝis. enchjo 2018.07.15 73067
19 La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) (2017) esperanto 2017.07.13 113629
18 La 9-a Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (2019) esperanto 2017.07.01 116357
17 Survojas la Kvara Irana Esperanto-Kongreso file Verdisto 2017.03.03 134154
16 La 44a Internacia Esperanto-Sumoo komencigxas je 8a jan. 2017. esperanto 2017.01.07 161718