Raporto de S-ro Enkhee:
Karaj, jen mi koncize informas pri ĵus okazinta 8a AK:
La 8a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Quanzhou-urbo, Fujian-provinco, Ĉinio, kun la ĉeftemo “Esperanto por la Azia kunlaboro en interreta epoko”.
Paralele al la kongreso samloke okazis ankaŭ la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio (instruistoj) kaj la 10a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj). En la kongreso (inkluzive de supremenciitaj du eventoj) partoprenis pli ol 270 personoj el 24 landoj kaj regionoj.
La malferman inaŭguron ĉeestis honoraj gastoj, nome Vic-urbestrino de Quanzhou, Vic-prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo - tegmenta organizo de ĈEL, Prezidanto de ĈEL s-ro Chen Haosu, Estrarano de UEA pri Azio s-ro LEE Jungkee, Ĝenerala direktoro de UEA s-ino Veronika Poor kaj aliaj.
Dum la kongreso oni okazigis ĉirkaŭ 30 programerojn inkluzive de 2 inaŭguroj, 2 ekskursoj, interkona-, nacia- kaj internacia vesperoj.
Unu el la plej freŝaj novaĵoj estas tio ke dum KAEM-kunsido oni elektis s-ron So Jinsu, korean KAEM-anon kiel novan prezidanton de la komisiono. Vicprezidanto kaj sekretario restas samaj kiel antaŭe, vicprezidanto estas s-ro Inumaru Fumio el Japanio kaj sekretario estas s-ro Ĉimedtseren Enkhee el Mongolio.
Alia grava novaĵo estas ke sekva, la 9a Azia Kongreso okazos en 2019, en vjetnama urbo Danang.